Niaj Plej (Mal)Favorataj Vortoj
Se iam mi provus krei lingvon, mi volus, ke ĝi estu, ni diru, “Esperanteska”. Neŝanĝanta gramatiko, esceptoj malĉeestante, logiko kaj fleksebleco egale okazante. Kaj … alian aferon ankaŭ mi volus; ke ĝi kapablu krei favoran unuan imponon.
Ĉion ĉi havas Esperanto. Kion mi signifas? Pripensu ĝin. Kio estas la unua renkontiĝo kiun oni havas kun Esperanto? Pensu. Denove.

Prave! La nomon mem tutsimple. Ĝi estas plaĉanta nomo. Ĝi sonas ambaŭ ekzotika kaj bonveniganta egalmezure. Ĝi aspektas bela kiam presita. Ekvidu denove:

Bonege. Tio belegas, ĉu ne?
Nun komparu ĝin al la nomo de ĝia samepoka rivalo; Volapük. Volaĉpuk! Tio al mi tute aspektas diable. Esperanto pensigas min pri somera tago, trinkante limonadon dum kuŝante surdorse en kampo. Volapük ŝajnas al mi tia nomo kian oni donas al speco de besto kiu siajn proprajn idojn manĝas. Do, ĉu konsentite? La unuaj imponoj gravas.
Plie, faktas, ke Esperanto vere signifas ion. “Iu kiu esperas”. Kia majesteco! Se iam vi sukcesos trovi iun kiu fakte kapablas paroli Volapük, tiu kontraŭrespondos, ke ankaŭ la nomo de sia preferita lingvo internacia havas signifon: “Mondparolo”. Tio ne malbonas. Eble tio aspektas iom tro militeca por pleneplaĉi al mi, sed mi akceptas, ke ĝi taŭgas por kreita dua lingvo apartenante al la tuta homaro.
Ĉiukaze, la kialo pro kio mi verkis tiun ne estas subtermeti Volapük aŭ iun ajn alian lingvon. Ne plaĉus al mi se aliuloj atakus la nian, do tion mi ne faros al la iliaj.
Ne, kara leganto, tiu artikolo temas pri la kerna elemento de lingvo - la vortoj. Pli precize, ĝi temas pri niaj favorataj vortoj.
Kiun ligon kun tiuj nekutimaj enkondukaj paragrafoj tio havas? Estas simple. Esperanto estas unu el miaj plej favorataj vortoj. Ĝi aspektas bela. Ĝi sonas melodia. Ĝi havas ĝojigan signifon. La vorto “Volapük”, laŭ mi, neniun el tiuj atribuaĵoj posedas.
Ĉiukaze, tio estus mallonga artikolo se mi nur citus tiujn du kontribuaĵojn. Do, celante provizi pli longan-tamen-interesindan legverkon, mi komunikiĝis kun la JEB komitato kaj petis ilin ĵeti siajn proprajn kontribuaĵojn al mi. Jen tio kion mi ricevis de ili, komencante per la favorataj vortoj kaj finante per la malplaĉantaj.
La originalan retmesaĝon mi sendis je la 10:05. La unuan respondon mi ricevis je la 10:18 … de Rolf?! Kia nekutima ĝustatempeco! Jes, veras! Tamen, tio ne miris min; mi nur elsalutis tuj post la sendo de la mesaĝo, transdonis la porteblan komputilon al la postebria kompatindulo kiu sidis je du metroj for de mi, kaj anoncis al li, “Korektu vian mesaĝskatolon!”
Sufiĉe amarigita de la doloranta kapo kiun siaj ŝultroj portis, li sendis tre kurtan respondon (kiu tre aspektas kiel respondon kiun oni kredintus, ke mi sendintus): krokodili. “TIO ESTAS STULTA VORTO KIUN ĈEFE UZAS STULTAJ HOMOJ!” Konsentite; mi levos glason je tio.
Tuj poste komenciĝis la torento. Mikeo, kiel atendita pro sia statuto de “S-ro Ĝentila”, provizis palpo, kiun rapide sekvis la oferto de Clare, fidela, ĉar “La unuaj vortoj kiujn mi legis Esperante estis ‘Amiko fidela estas trezoro plej bela’; al mi tiuj multe valoriĝis. Sendube, tiuj estas la plej belaj vortoj en la lingvo kaj fidela estas tiu kiu atingas tiun por mi.”
Aliaj ofertis vortojn pro ilia aspekto. La favorataj de Daniel estis grumbli kaj kloplodi ĉar ili “aspektas mojosaj”. Li aldonis pliajn: “Kiam mi unue komencis lerni Esperanton, farti (memorigante la anglan por furzi) kaj ŝati (pensigante pri la pasinteca deklinacio de feki) multege amuzis min!” Mi opinias, ke Daniel interesos pri la sekvanta:
Daniel neniel estas la unua kiu rimarkis, ke farti sonas iom konata al oreloj anglaj. Zamenhof mem konstatis, ke la elbuŝigo kaj aŭdo de la vorto embarasis iujn, tiom ke li publikis leteron en la 1907-a eldono de “The British Esperantist”: “Ĉar la vorto farti estas tre malagrabla por la anglaj oreloj, tial mi konsilas, ke anstataŭ ĝi ni uzadu (precipe en Anglujo) la vorton stati. Ekzemple, “Kiel vi statas?” (anstataŭ “Kiel vi fartas?”).
Eĉ en malgravaj artikoloj tiaj oni trovas lernindaĵeton
Ĉiukaze, ni revenu al la temo.
Hannah ankaŭ ensaltis kun kontribuaĵo bazita sur tio, ke vorto “sonas bela”: erinaco. Nu, tiu afero ja aspektas beleta (eĉ se ĝi manĝas limakojn), kaj erinaco ja estas beleta nomo doni al ĝi.

Vortludado ĉeestis kelkajn ofertaĵojn ankaŭ. Amuzis Hannah neĉesejo, ĉarma versio de necesejo.
Mia propra unua favorata simile bazas sur tio. Plaĉegas al mi, ke eblas anstataŭi la k en diskuto per p por male ŝanĝi la signifion de la vorto. Diskuto fariĝas disputo. Pro tio, mi citis la neoficialan dis(k/p)uto.
Mian duan inspiras la amo de gramatiko en mi; estonteco. Mi jam ŝategas la penson ke malgraŭ la problemoj kiujn oni renkontas hodiaŭ, morgaŭ estos alia tago. Mia amo de la vorto augmentas eksponenciale ĉar - kaj mi pardonpetas pro mia malmojozeco - “Plaĉegas al mi la gramatikaj eroj kiuj troviĝas en la konstruo de la vorto (kopulo kiu estas deklinaciita al futura aktiva formo kaj al kiu estas aldonita sufikso por indiki ion abstraktan) kaj ankaŭ la tuta signifion de ĝi; forgesu tion kio misis hodiaŭ, antaŭĝuu morgaŭon.”
Bone, mi revenis al la kutima verkstilo. Nun vi povas vekiĝi. (Kaj bedaŭri pri mi, sendube. :P)
La vortojn kiuj ne plaĉis al la komitato oni povas meti en pluraj kategorioj. Unuj, kiel montriĝis ĉe la komenca reakcio de Rolf, venis pro la misuzado de la vorto. Ekzemple, mi ne ŝatas la vorton samideano, kiam oni uzas ĝin kiel sinonimon de Esperantisto ĉar mi kredas, ke farante tion forprenas iom da la individueco de homoj. Pluraj kialoj klarigas kial ni komencis lerni Esperanton, kaj ni ĉiuj estas homoj kiuj havas diversajn karakeristikojn kaj kredojn. “Diverseco estas la spico de la vivo.”
Simile, Mikeo sciigis kiom li malŝatas propagandi kiam temas pri la promocio de Esperanto, pro la negativaj imponoj kiujn ĝi enkapmetas. Eĉ pli frustraciante estas ke alia kaj tut-taŭga vorto promocii ekzistas!
Aliaj fontoj de plendado estis, ke iuj vortoj ne sufiĉe precizas por bone montri la nuancojn de vortplenaj lingvoj kiel la angla. Hannah citis malĝentila pro tio, ke ĝi gamas de malpoleta al malpolega.
La finalaj kialoj almenaŭ amuzas. Mi ŝerce tajpis “Mi vetas, ke Petra malamas translokiĝi ĉar mi supozas, ke ĝi memorigas ŝin, ke kutime ŝi kurtdaŭre renkontis iun dum internacia evento, kaj tiu rapide decidas ke li amas ŝin kaj anoncis al ŝi ke li baldaŭ alvenos en Anglio por esti kun ŝi!” Ŝi respondis jese, sed aldonis ke “La vortoj dediĉo kaj edzo ankaŭ troviĝas tre malaltaj ĉe mia listo, ĉefe kiam elbuŝigas ilin certa malino de la Mezlandoj.” Mi ne scias, pri kiu ŝi parolis …
Finalvice, sed neniel la plej malgrave, estas Clare. Ŝi elektis la vorton maldekstra. Oni jam povas diskuti pro ĝusteco; kial dekstra havu sian propran nomon sed ne maldekstra
Tio, tamen, ne estas la kialo pro kio la vorto ne plaĉas al Clare. Diris ŝi:
Mi neniam kapablas memori ĉu dekstra signifias left aŭ right en la angla. Tim atestos, ke mi havas etan problemon diferencigi dekstra kaj meldekstra. (Tim-a redaktaĵo: ‘Eta’ ne estas la ĝusta vorto!) Pro tio, la koncepto mem de maldekstra konfuzegas min ĉar, unue, endas ke mi komprenu ĉu temas pri left aŭ right, tiam mi devas pripensi la malon … kaj post ĉio, necesas decidi pri kiu direkto fakte temas ĉiukaze!
Kompatinda Clare. Mi lastatempe kaŝas ion for de ŝi. Mi sciigis ŝin ke mi metos etan surprizon en la ĵurnaleton por ŝi, sed rifuzis paroli plu. Temas pri la dua de maij bagatelaĵoj en tiu artikolo:
Fakte, alternativa vorto kiun oni rajtas uzi anstataŭ maldekstra ekzistas. Ĝi troviĝas en la Plena Illustrita Vortaro, do ĝi estas oficiala. La vorto estas liva. Ĝi estas tre nekonata (ĉar oni ne instruis komencantojn pri ĝi) sed mi promesas, ke ĝin oni certe uzas. Sten Johansen trovis 60 okazojn de uzo ĉe la interreto (komparu kun 680 por maldekstra).
Do, ĉi tie finiĝas nia eta promenado en la regnon de vortoj. Devus esti granda rekuraĝigo vidi, ke vortoj inspiras malsamajn pasiojn en ĉiuj el ni. Tio estas io kion mi forgesis mencii je la komenco de tiu artikolo; se iam mi provus krei lingvon, mi volus, ke ĝi permesu multmaniere esprimi kaj montri emocion. Kiel estas bone konataj de ĉiuj el ni kiuj havas la plezuron paroli ĝin, tio sendube aplikas al Esperanto, kaj mi esperas, ke mi sukcesis eĉ iomete tion demontri.
Dankon, ke vi legis. Se komentojn, sugestojn, aŭ kontribuaĵojn vi havas por estonta versio, sentu libere lasi por mi komenton, kaj ĉasi min en la forumoj.





