Neformala Esperanto-kunveneto en Londono
Junaj esperantistoj el Londono invitas vin al Decembra kunveno en la ĉefurbo por babili, ekzerci vian esperanton kaj trinki bieron. Por la kunveno, kiu okazos la 8-an de Decembro ĉe The Pendrels Oak trinkejo, mankas formala programo ĉar la ĉefa celo estas simple amikumi per esperanto en internacia etoso. La amuziĝo ekos ja la 15:00a kaj ĉiu estos bonvena.





