Brita Kongreso de Esperanto 2008 en Southport
Wednesday, May 21st, 2008 by KuosoKvankam mi unue aŭdis pri Esperanto antaŭ kelkaj jaroj, mi eniris la movadon nur pasintaŭguste, kiam mi aliĝis al JEB. La unuan fojon kiam mi renkontis aliajn Esperantistojn en oktobro, kiam kelkaj JEBanoj kunvenis en Leicester, sed la ĉi-jara BKE estas mia unua vera kongreso - kaj ankaŭ la unua fojo kiam mi fakte parolis esperantlingve (anstataŭ legi aŭ skribi). Mi iom timetis kiam mi alvenis en Southport, ne sciante kio okazos dum la semajnfino - sed mi baldaŭ renkontis Mikeo kaj dum la interkona vespero mi eksciis ke mi fakte bone komprenas la lingvon.
Miaj aliaj geamikoj de JEB bedaŭrinde devis alveni iom malfrue, kaj ili do maltrafis la interkonan vesperon. Je sia alveno, ili ankoraŭ ne estis manĝintaj, do iris ni al itala restoracio. La servado estis ege malbona, sed amuzis mi ke, pro nia krokodilado, la kelnero supozis ke ni estas ordinaraj britoj kiuj ne parolas iun ajn lingvon krom la anglan, kaj klopodis konvinki nin ke li estas italo… per paroli la hispanan! Post la manĝo jam malfruis, do ni revenis al nia hotelo kaj ekdormis.
(more…)





