JEB globe

Brita Kongreso de Esperanto 2008 en Southport

Kvankam mi unue aŭdis pri Esperanto antaŭ kelkaj jaroj, mi eniris la movadon nur pasintaŭguste, kiam mi aliĝis al JEB. La unuan fojon kiam mi renkontis aliajn Esperantistojn en oktobro, kiam kelkaj JEBanoj kunvenis en Leicester, sed la ĉi-jara BKE estas mia unua vera kongreso - kaj ankaŭ la unua fojo kiam mi fakte parolis esperantlingve (anstataŭ legi aŭ skribi). Mi iom timetis kiam mi alvenis en Southport, ne sciante kio okazos dum la semajnfino - sed mi baldaŭ renkontis Mikeo kaj dum la interkona vespero mi eksciis ke mi fakte bone komprenas la lingvon.

Miaj aliaj geamikoj de JEB bedaŭrinde devis alveni iom malfrue, kaj ili do maltrafis la interkonan vesperon. Je sia alveno, ili ankoraŭ ne estis manĝintaj, do iris ni al itala restoracio. La servado estis ege malbona, sed amuzis mi ke, pro nia krokodilado, la kelnero supozis ke ni estas ordinaraj britoj kiuj ne parolas iun ajn lingvon krom la anglan, kaj klopodis konvinki nin ke li estas italo… per paroli la hispanan! Post la manĝo jam malfruis, do ni revenis al nia hotelo kaj ekdormis.

La sekva mateno komenciĝis per la solena malfermo, kiu kompreneble estis esperantlingva, sed ankaŭ tradukita en la anglan pro la ĉeesto de la urbestro kaj kelkaj aliaj lokaj eminentuloj, kiuj ne scipovas Esperanton. Tion mi trovis tre utila, ĉar ĝi komfirmis al mi, ke mi ja komprenas ĝuste. Post la solena malfermo prelegis Roman Dobrzynski, la gastparolanto de Pollando. Li vidigis al ni esperantlingvan filmon, kiun li mem kreis, pri la lernejo “Bona Espero” en sudameriko, kie Esperanto estas la ĉefe uzata lingvo, kaj parolis pri la filmo.

Dum tagmanĝhoro, ni JEBanoj iris unue ne al restoracio, sed al “Pleasureland”, la amuzejo de Southport. Tien ni ankaŭ revenis dimanĉon, kaj ni tre ĝuis la ondan fervojon kaj karambolaŭtojn. Poste ni manĝis kaj revenis al la kongresejo por la posttagmezaj prelegoj, kiujn mi decidis ne ĉeesti pro strangeta laceco kaj kapdoloro. Post prikomputila babilado kun Gavan mi sentis min resaniĝinta, kaj mi ĉeestis la prelegon Buchanan, pri la skausa (liverpola) prononco. Tre amuza estis la skaŭsakĉenta enkonduko de Paul Gubbins, kaj la prelego estis interesega!

Post la vespermanĝo okazis la distra vespero, kiun mi tre ŝatis, precipe la kantadon. Esperantlingvajn kanzonojn mi tre ŝatas; mi opinias ke ĝi estas tre kantebla lingvo, kaj mi ankaŭ tre ĝuis la amuzajn monologojn de Paul Gubbins.

Je dimanĉo estis la jarkunsidoj de kaj EAB kaj JEB. Bedaŭrinde post tiuj mi devis forlasi la kongreson, pro iom longa trajnvojaĝo hejmen, sed mi certe ĝuis tre interesan kaj utilan semajnfinon! Vendredon mi alvenis necerta ĉu mi eĉ komprenos la lingvon - sed dimanĉon mi trovis ke mi povis babili libere en Esperanto! Eĉ ke mi antaŭe legis multon pri Esperanto kaj kongresoj, estis iom strange sed certe bonege, vidi ĝin en la realo post tiu longa tempo. Ĉiuj, kiujn mi renkontis, estis tre afablaj kaj ĝentilaj - kaj mi multege antaŭĝuas mian venontan kongreson: plej eble la ĉi-jaran IJKon!

Leave a Reply