JEB globe

Week-Long Visit To Italy … For Free!

Semajno De Kulturo Internacia

:uk: Most of this message will be in Esperanto, since people who will react to it must speak the language. For the sake of interest, I’ll summarise it very quickly in English. I won’t go into any of the details about time and so on, since if you can’t read it in Eo, you wouldn’t be able to apply anyway.

There’s scope for young Esperanto-speakers to spend a week in Pisa, all costs covered. The mayors of six towns in the vicinity are offering twenty-five Esperanto-speakers (ten Italian, fifteen from elsewhere) accommodation and costs to visit the area and introduce the local middle-school children to Esperanto and aspects of their own cultures.

:esp: SEMAJNO DE KULTURO INTERNACIA Pizo/Pisa (Italujo), 18-24 septembro 2008

De ĵaŭdo, la 18-an de septembro ĝis merkredo la 24-an, okazos en Italujo nova junulara arangxo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos
sur neĝo :)

Mallonge: urbestroj de 6 urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme, Cascina, Vecchiano, Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno al siaj
urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj lernantoj kaj al la loka junularo ĝenerale.

Ili pagos ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu “kultura laboro”.

Sekve, ni ne petas aliĝojn (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni ĝustatempe…) sed kandidatiĝojn - ĉar nia respondeco (de Itala Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej “varia” kaj “kvalita” partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam enviciĝis por ripeti la eksperimenton estonte. Inter la kandidatoj oni rapide elektos la partoprenontojn. Pliajn informojn vi trovos
baldaŭ ĉe ski.esperantoitalia.it

Mi ricevis tion de Massimo Ripani, kiu kontakteblas ĉe MassimoRipani[ĉe]gmail[punkto]com.

Tags: ,

Leave a Reply