Internacia Junulara Kongreso de 2008 en Szombathely, Hungarujo
Guy Johnston, lastatempa alveninto en JEB, ĉeestis la Internacian Junularan Kongreson. Li verkis ĉi tiun raporteton pri la evento.
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Szombathely, Hungarujo, estis mia unua kongreso de tut-monda Esperanto-organizaĵo, kaj mia unua sperto de esti sam-tempe kun kelkaj centoj da esperantistoj. Mi jam konis la unikan senton donatan de Esperanto de esti kun homoj el diversaj landoj kvazaŭ ĉiuj estus sam-landanoj, sed antaŭe mi ne estis jam spertinta tiun unikaĵon tiom grand-skale. Estas danke al la helpo de NoJEF ke mi havis sufiĉe da mono por iri.
Ver-dire miaj spertoj de la kongreso estis tute bonegaj. Mi trovis ke la programeroj estis tre interesaj kaj amuzaj, kaj mi ŝatis ĉiujn, kiujn mi parto-prenis. Sed fakte mi trovis ke ver-ŝajne mia plej ŝatata sperto estis la vespera etoso de simple esti kun tiom multaj, interesaj, divers-landaj homoj, ekzemple en la trinkejo (mi ja estas brito) kaj en la apudaj partoj de la kongresejo. Tie ĉiu-vespere ĝis la fru-matenaj horoj estis multaj viglaj kaj festemaj homoj el multaj landoj, da kiuj mi ekkonis multajn kaj kun kiuj mi ĝuis bonajn interparolojn. Mia-opinie, tiel Esperanto ofte plej klare montras sian valoron: per glate ebligi tute normalan amikecon kaj amuziĝadon sen la kutimaj lingvaj kaj naciaj baroj. El la tagaj programeroj, mia plej ŝatita estas la Kultura kaj Lingva Festivalo. Estis divers-landaj budoj kaj prezentoj kiuj estis tre interesaj, kaj mi lernis pri nekonataj landoj, ekzemple pri la havaja kreolo de la angla lingvo. Mi ankaŭ parto-prenis kelkajn malgrandajn programerojn, kaj mi tre ŝatis prezenton kiu nomiĝis “kiel fariĝi mond-vojaĝanto”, en kiu la prezanto priparolis lian mond-vojaĝon de du jaroj kaj duono, kaj liajn interesajn spertojn, kun konsiloj, kiujn li havas pri multaj landoj pro liaj spertoj de ili kaj eraroj faritaj en ili.
Ŝajne la ĉefa avantaĝo de granda kongreso kiel la IJK, kompare kun aliaj uzoj de la lingvo, estas la eblo esti sam-tempe kun multegaj homoj el multaj landoj, kaj ekkoni multajn. Sed alia tre grava eblo donata de Esperanto estas renkonti homojn kiuj loĝas en la vizitata loko, kaj bone ekkoni ilin kaj iliajn landojn kaj kulturojn. Tion mi konis pro loĝi ĉi-jare en Tuluzo, Francujo, dum kelkaj monatoj, sed antaŭ la kongreso mi atendis ke tio ne vere eblos ĉeestonte la IJKon, ĉar malmultaj homoj estas de la kongresa urbo, kaj la kongresanoj havas maltro da tempo pro la oficiala programo.
Tamen mi feliĉe malpravis. Dum mia vespera trinkejumado kaj hom-amasumado, mi renkontis hungaron, Peter, kiu loĝas ĝuste en Szombathely. Dum la sekvaj tagoj, mi kaj kelkaj amikoj faris du tre plaĉajn eksursetojn kun li, vizitante la ĉirkaŭan regionon kaj renkontante kelkajn liajn amikojn. Dum la dua tia eksukurso, ni tag-manĝis ĉe bieno vin-produkta de kelkaj liaj amikoj, kie ni ricevis bon-gustegajn hungarajn manĝaĵojn kaj alkoholaĵojn. Sed evidente ne al ĉiuj homoj konvenas la kutima drinkado kaj drinkigado de hungaroj. Estas mia ĝisnuna plej stranga vido de interkultura lernado kaj malkovrado, vidi togolandan kongresanon vomantan je pordo en la stacio-domo pro ebriegeco, dum la revena vojo al Szombathely (ne maltrankviliĝu, li ridis pri tio la sekvan tagon post bezonata frua enlitiĝo!)
Dum la kongreso, mi eksciis, ke nesurprize, oni evitas tro longe dormi dum ĝi por sufiĉe profiti ĝin, ĉar oni ja havas nur semajnon kaj estas multaj interesaj aferoj por ĝui. Sed mi memsperte lernis ke estas limoj de tiu strategio por agi ŝage. Tiu biena ekskurso estis planita por la ĵaŭda mateno, kaj pro long-daŭra interesa nokta babilado ĉe la ĉefa kongresejo, mi enlitiĝis tiom malfrue merkrede “nokte” ke mi povis dormi dum malpli ol tri horoj. Kutime, la plej saĝa ago kiam mi vekiĝis estus malvekiĝi, dormi dum pli da tempo kaj anstataŭe parto-preni iun kongresan programeron dum la tago. Sed tamen mi decidis ke estas bona ideo iri kaj forlasi la eblon plu dormi. Rezulte, mi sentis min malsana kaj kiel zombio dum la tuta tago pro lacegeco, kaj estis tiom grave ke mi devis enlitiĝi relative tre frue la lastan nokton, do la plejparto de la lasta festado kaj adiaŭado okazis sen mi. Do mi lernis de tiu eraro kaj memoros ne refari ĝin dum postaj kongresoj por esti ŝaga kaj sukcese profiti ilin.
Alia agrabla eblo donita de la kongreso estis ekkoni kelkajn aliajn junajn britajn esperantistojn. Antaŭ la kongreso mi estis renkontinta neniun el ili, kaj uzinta Esperanton parole nur en Francujo. Mi trovis ke ili ĉiuj estas tre afablaj, kaj mi antaŭĝojas poste esperantumi kun ili kaj en Britujo, kaj vojaĝante al ali-landaj eventoj. Pro la bonegeco de miaj spertoj de la IJK, mi jam planas iri kun ili al la ĉi-jara Internacia Seminario en decembro, ĉar malplaĉegus al mi devi atendi tutan jaron por simila junulara evento. Espereble per kunagadi kun ili mi ankaŭ povos iomete helpi al ili kreskigi la Esperanto-movadon en Britujo. Fakte mia sperto de la IJK jam helpis al mi fareti tion. Bona mia amiko jam interesiĝis dum iom da tempo pri Esperanto kaj planis iam eklerni ĝin, sed nun pro miaj diroj pri la IJK, li komencis efektive lerni, kaj jam planas kune veni al la IS. Li nun lernas diligente por ke li havu sufiĉe bonan lingvo-kapablon je ĝia komenco. Ŝajne forta eklernigaĵo estis la ekkonscio pro miaj diroj ke li jam maltrafas la okazon de sperti multon.
Do por konkludi, tiu kongreso estis tute bonega sperto kaj certe mia plej ĝuita semajno dum longa tempo. Entute ĝi donis al mi nur du bedaŭrojn: ke mi ne lernis Esperanton pli frue, kaj ke ne eblas loĝi en Esperantujo dum la tuta jaro.





