NoJEF Petas Petojn ;) ― 2009
Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF)
La Fondaĵo NoJEF invitas de junaj esperantistoj malpli aĝaj ol 26 jarojn (je la dato de peto) kaj daŭre loĝantaj en Britio, petojn pri vojaĝpremioj en la financa jaro 2009/10 (aprilo 2009 – marto 2010).
Specife, oni invitas petojn pri:
- Premioj W F Edwards - por ĉeesti esperantajn eventojn en Britio (ekz. Britan Kongreson, Someran Festivalon);
- Premioj Harry & Norah Holmes - por ĉeesti la Universalan Kongreson 2009 (en Bjalistoko);
- Premioj Kons. Dean - por ĉeesti aliajn esperantajn eventojn ekster Britio (ekz. IJK, Internacian Seminarion).
Oni faru petojn ĝis la 1-a de marto 2009, per letero aŭ retletero al la Sekretario (vidu sube).
Tiaj leteroj, en bonforma Esperanto, resumu la personajn detalojn kaj la priesperantan historion de la petanto, motivojn por fari la peton, kaj kiom oni petas (plejofte kotizon, vojaĝ- aŭ/kaj loĝspezojn).
Plua informo haveblas ĉe www.esperanto-gb.org/nojef aŭ de la Sekretario.
David Kelso - Sekretario, NoJEF
davidekelso<ĉe>yahoo.org.uk
Tags: NoJEF





