JEB globe

Raporto pri la IJK 2009

Tim’s note: New JEB member Jake recently went to his first international event, the week-long Internacia Junulara Kongreso. Here’s his report, in which he gives you an idea of what these things are like, and tells how he was dreaming in Esperanto after the second day.

His report is in Esperanto. If visitors aren’t sure about anything, they can feel free to pop by the forums and ask us to explain :)
******

Antaŭ la IJK, mi sentis fortajn emociojn. Mi tre ĝojis ke mi povos uzi Esperanton kaj renkonti aliajn Esperantistojn. Mi sentis min kulpa tamen ke mi devos flugi (ĉar mi ne estis sufiĉe memfida por veturi sole tra Francion al Strasburgo por partopreni en la Karavano de Alekĉjo) pro la ekologia kosto kaj mi timis, ĉu al mi plaĉos la IJK, ĉu la partoprenantoj estos afablaj? Tamen, ĉiukaze, mi decidis ĉeesti kaj estas tre kontenta ke mi ja decidis!

Mi neniam antaŭe sole veturis eksterlanden. Sole en la flughaveno, mi apenaŭ sciis kion fari kaj per mia poŝtelefono daŭre kontaktis miajn gepatrojn. Tamen, post kiam mi alvenis en Pragon, min ne plu timigis la veturado. Mi memoras la ekzaktan momenton, kiam mi la unuan fojon renkontis aliajn Esperantistojn : en buso al Prago . Ili estis Gavan kaj Timwi. Mi apenaŭ povis kredi ke ekzistas ververe aliaj esperantisoj kaj mi tre ĝojis aŭdi iun paroli la lingvon ! Tiam mi vidis kiom utilas esperanto malpere de esperanto mi ne ricevus bileton de Prago al Liberec.

Dimanĉon, mi subis kulturan ŝoketon. Unue estis lingva ŝoko. Mi neniam antaŭe parolis la lingvon kaj trovis ke estas malfacile por mi kompreni tre bone. Ankaŭ mi ne alkutimiĝis al la etoson de la IJK, en kiu ĉiu estas tre parolema kaj ekkonema. Mi unue estis iom malparolema kaj timida. Tamen, malgraŭ mia timida naturo mi decidis dum la nokto, iĝi partprenema kaj provi pli multe ekkoni homojn. Tio estis laŭ mi tre bona decido ; ekzemple, mi ĉeestis la okcitanan dancadon de Léna kaj kvankam mi kutime neniam dancemas, mi partoprenis (certe fuŝdancante) en la okcitanoj dancoj, nome ‘brisa-pè’, ‘cercle circassian’,’ kaj dança de l’ors’. Mi sentis min bona ĉar mi sentis [ke mi estas ano de komunumo, esperantujano.Pro la komunuma sento kiun mi spertis, mi sentis min sufiĉe kuraĝa por ne embarasitiĝi.Kvankam mi tute ne sportumpovas, mi ĝuis partopreni en flugodiskado kaj cappoeia. Mi ĉion ŝatis tiutage.

Kiel mi ankaŭ profitis? Mi lernis esti iomete pli multe memzorga kaj memdecidpova. Estis neniu kiu demandis, kie mi estas; neniu kontrolis ĉu mi manĝis, neniu diris ke mi devas partopreni. Mi mem ĉion decidi povis! Mi sentis min libera!

Mi opinias ke mi pro problemetoj multe lernis. Ekzemple, mi je unu tago perdis ĉiujn miajn manĝkuponojn, senpense metinte ilin en la forĵetujon ‘ ! Mi do devis pensi, kio farendos. Al mi tial mankis du manĝoj jam pagitaj. Al mi ŝance ankoraŭ restis iomete da manĝaĵo kiun mi kunportis por la aviado. Mi do manĝis tion, sed fine necesis ke mi ion faru ĉar mi ne sciis kiel mi dum la cetero de la semajno manĝos. Mi tial devis iri al la oficejo kaj peti al ili kion fari. Mi devis atendi ĝis ĵus antaŭ la vespermanĝo por ekscii ; tamen, ĉar ili estis tre afablaj, ili decidis ke mi, post pagi punkosteton rajtos rericevi novajn manĝkuponojn. Mi ankaŭ,perdis miajn okulvitrojn, sed pro la helpemo de la organizantoj, mi ankaŭ ilin regajnis.

Mi certe lingve multe profitis dum la IJK. Mi ekzemple post la dua tago ĉiam sonĝis en esperanto (kaj kiam mi realvenis al Britio mi sentis min tre konfuzita, ĉar mi pense miksis lingvojn. Mi opinias ke verŝajne pasis tri tagojn antaŭ ol mi kapablis memfide paroli esperanton. Tio elmontris al mi la nekredeblan econ de la lingvo ; mi ne vere pensis ke mi povus ĝin paroli je la fino de la semajnoj laŭ miaj spertoj en aliaj lingvoj. Sed mi malbedaŭrinde erarpensis. Mi lernis uzi la lingvon en pluraj situacoj : mi lernis paroli esperanton manĝe, kartludante kaj dum ĝeneralaj situacioj. Mi lernis ke eblas esprimi preskaŭ ĉion en esperanto sen scii multe da vortoj, per la radikoj ; kvankam mi tion jam cerbe sciis, tion mi spertis pratike.

Mi ankaŭ profitis more kaj cerbe de la IJK, ĉar mi ĉeestis plurajn prelegojn ekzemple ‘agado en Nababoua‘ kaj ‚Kulturi Liberec‘, kiu temis pri la demando ‚ĉu la libereco de la kultivado ekzistas aŭ ne?‘ kaj ‚filozofio de la liberec‘, kio estis tre pensiga. Laŭ mi estas tre bone ke estis tia mikso da amuzaj, cerbaj kaj gravaj aferoj.

Alia interesa afero estis persone renkonti retajn gekorespondantojn. Mi tre volis renkonti kelkajn homojn, kun kiuj mi korespondis kaj kiuj min helpis, nome Donata, (kiu fakte helpis en propono aŭ kandidatiĝo al la fundoso NoJEF kaj kiu unue sciigis min pri la IJK) (bedaŭrinde mi ne povis renkonti mian esperanto-studgvidanton David Koch, ĉar li ne ĉeestis la IJK-on), Tim Owen kaj Clare Hunter, kiuj ege helpis min, scigiante min pri la fundoso NoJEF- kaj la metodojn iri al la IJK. Mi ankaŭ renkontis Léna, kies danckurson mi ĉeestis kaj mi tuthazarde renkontis La Pingvinon, Alekĉjon kaj Przmek.

Mi antaŭe ja volis renkonti kelkajn homojn. Tamen, mi tute ne sciis, kion atendi. Babilante rete, oni ne vidas, kion faras la alia homo kaj eblas mensogi pri si tre facile se oni volas (mi ja ne mensogis rete fakte). Tamen, jen tiuj homoj veravive, vivantaj veraj homoj, kiuj tiel agas. Mi sentis min iom diversa kiam mi parolis esperanton. Rete babilante, oni uzas la emociilojn, sed veravive oni inter la kunparolado ridas, ridetas feliĉas tristas ktp. Do, parolante kun aliaj, esperanto ne plu nur estis lingvo ; ĝi estis kiel vivmaniero. Malbedaŭrinde mi trovis ke ĉiu estas tre afabla al mi kaj mi tre feliĉis ke mi kun la gekorespondantoj renkontiĝis.

Mi opinias ke kulture mi ege profitis. Mi aŭdis kelkajn ĉeĥlingvajn kantojn dum la nacia vespero kaj dum la internacia vespero. Kompreneble mi multe spertis la internacian esperanto-kulturon! Dum mi ne partoprenis en programaĵoj, mi foje babilis kun aliaj homoj. Tiel mi lernis pri aliaj homoj kaj iomete pri iliaj kulturaj kaj vivmanieroj. Mi ankaŭ ĉeestis la kulturlingvan festivalon dum kiu mi fakte gustumis ion de ĉiu lando, krom la nevegetarana manĝaĵo. Tio estis bonega afero! Mi gustumis manĝaĵon kaj trinkaĵon, partoprenis en kvizoj kaj provis diri simplajn frazojn en kelkaj lingvoj. Mi ankaŭ partoprenis en la ekskurso ‚Bohemia paradizo‘ dum kiu mi vizitis muzeon, urbon, kastelon sonorigilituron.

Alia afero, kiun mi tre ŝatis estis marŝi kun Andrei, Léna, Garoe kaj Moisés al la monto de la nomo laŭnome Ještěd, kiun ni grimpis. Tiam mi spertis la maloftan senton de la tutan trankvilon, vidante de sur la monto la belecon de la mondo post laciga grimpo. Estis la unua fojo kiam mi grimpis monton ! Mi poste sentis min kaj lacega kaj fierega !

Alia novaĵo kiun mi spertis estis la diskoteko, kaj speciale labambon ! Mi kutime estas maldancema ; tamen eble la alkoholo (alia nova sperto, trink kozel) helpis iomete . Mi jam aŭdis pri labambo en la kurso sed danci ĝin estis alia afero !

En la gufujo mi havis la okazon trankvile kunparoli kun aliaj homoj. Mi tie ekkonis kelkajn homojn.

Do mi entute tre ĝuis , farinte multe da bonajn aferojn, renkontinte mojosulojn kaj lerninte pri mi mem. Mi alian IJK-on certe volas ĉeesti. Do, eble mi iros al Kubo, eble ne. Kiu scias?  Sed se ne tiam, mi reeniros la esperantujon certe iam !

One Response to “Raporto pri la IJK 2009”

  1. LaPingvino Says:

    Ŭaŭ, kian raporton vi verkis! :D bone farite, Jake! Mi tre ĝojas ke mi vidis vin en IJK, kaj estas interesa sperto ke la listo de personoj el la interretaj babilejoj kiujn mi ne persone konas, ja tre malgrandiĝas :). Estis bonege paroli kun vi kaj mi tre ŝatis legi vian raporton pri la afero.

    Ĝis poste en Esperantujo!

Leave a Reply