JEB globe

Ĉu Estas Monstro?

Lastatempe, mi tralegis la JEB forumojn, kaj mi rimarkis interesindan mesaĝ-titolon: “Bonega mirinda donacema propono de mi”.
JEBano, senofta forumparolanto, skribis, ke li estas membro de muzikgrupo “The Automatic (La Aŭtomata)”.  Ne nur tion, sed li afable proponis, ke li aldonus Esperantistojn sur la gastliston por senpaga ĉeesto, se iuj dezirus veni paroli en la internacia lingvo kun li.

Lastatempe, mi tralegis la JEB forumojn, kaj mi rimarkis interesindan mesaĝ-titolon: “Bonega mirinda donacema propono de mi”.

JEBano, senofta forumparolanto, skribis, ke li estas membro de muzikgrupo “The Automatic (La Aŭtomata)”.  Ne nur tion, sed li afable proponis, ke li aldonus Esperantistojn sur la gastliston por senpaga ĉeesto, se iuj dezirus veni paroli en la internacia lingvo kun li.

Nu, mi konis “The Automatic” iomete. Mi ja posedas ĝian KD-on. Povas esti, ke ĝiajn kantojn ankaŭ vi konas – “Monster”, “Raoul”, “Recover” kaj “Steve McQueen”.

Do mi pensis, “Bone, sed certe tiu propona tro bonas por esti vera”. Sed, mi ankaŭ pensis al mi ke, se ĝi estas malvero, mi aĉetos bileton kaj ĉiuokaze vidos la koncerton. Do mi mesaĝis lin kaj petis ĉu mi kaj mia koramiko povus atendi venontan merkredon en Southend.

Esperanto estas lingvo kiun oni lernas por renkonti aliajn personojn kiuj ankaŭ ĝuas renkonti homojn. Oni forgesas la kromajn aferojn, vidas Esperantiston, kaj tiu estas sufiĉa por amikeco. Tiel, ni renkontiĝis kaj babilis Esperante, pri Esperanto, muziko kaj tiel plu, kaj ĝuis la Esperantujeton kiun ni faris en Southenda drinkejo.

Do, en la estonteco, eble The Automatic havos Esperantan retpaĝaron… aŭ eĉ kantos Esperante? Tion mi esperas. Estas bone por Esperanto havi konatulon (kaj interesulon laŭ la junulara vidpunkto), kaj bone ankaŭ por la grupo havi Esperantistojn kiuj interesiĝas pri ĝi. Povas ja esti, ke ĵurnalistoj interesios pri la grupo pro la “stranĝa lingvo” kiun la basisto uzas!

Kaj kompreneble mi donis al li la kutiman demandon – kial? Li nur uzas Esperanton ekde naŭ monatoj; en 2009 (relative kvieta jaro por ili), li decidis lerni novan aferon ĉiumonate. Li lernis iomete pri Esperanto per la malnova brita televidelsendo Red Dwarf, do li decidis ke marto estis Monato ‘Lernu Esperanto’. Kaj li kaptiĝis. Naŭ monatoj poste, li babilis Esperante en drinkejo kun mi.

Kaj poste, li kantis kaj ludis basgitaron, kaj ni aliaj dancis kaj kunkantis. Sed estis speciale por mi. Mi spektis la grupon kaj mi pensis “Jes, li ja estas konata muzikisto … sed ankaŭ li estas Esperantisto. Li anas mian ‘tribon’”.

Esperantistoj estas interesaj, donacemaj personoj kiuj lernis la lingvon ĉar ili ŝatas renkonti kaj amike babili kun aliaj. Estas kialo ĝia. Oniaj laborado, aĝo, lando ktp fakte nenion signifas. Oni estas Esperantisto, kaj tio sufiĉas.

Do, se vi vidos The Automatic, portu Esperantan T-ĉemizon, aŭ flageton. “Kio venas super la montet’, Esperantisto, Esperantisto!”

Tags: , ,

2 Responses to “Ĉu Estas Monstro?”

  1. Tim Says:

    Ege interesa raporto, kiu sendube interesos aliajn homojn. Gratulojn!

  2. La Grafo Says:

    Jes, mi estas tia “alia homo” kaj por mi estis tre interese tralegi la skribaĵon. Des pli, ke mi troviĝis ĉi tien hazarde kontrolante liston de pli ol 300 esperantlingvaj blogoj – ĉu ili estas laboraj.
    Interalie, mi bone imagis al si la mirito de la ĉiamaj klientoj de la Southenda drinkejo! :-) Plej bona metodo atentigi esperanton…
    Saluton, karaj junaj samideanoj! Feliĉan Novjaron!

Leave a Reply