JEB globe

Archive for the ‘Esperanto’ Category

Esperantumado en Londono kaj Bristolo

Tuesday, July 13th, 2010 by jake

A well-attended independent gathering of young Esperantists sprang up in Bristol recently. Amongst the attendees was a Brit, Jake Pentland, who tells us about it below.

Saluton kara leganto,

Mi sidas, pensante, baldaŭ malsatiĝonta en bela arbaro en Durham. Mi aŭdas birdojn kaj aŭtojn, nur la paroladon mian.

Mi decidis plenumi mian promeson skribi pri la esperantumado, kiun mi partoprenis antaŭ kelkaj semajnoj. Do, mi skribas liston, por decidi kion, kaj kion ne, inkluzivi. Verŝajne mi fuŝis ie, kaj antaŭpardonpetas.

La vendredon post ekzamenaĉoj, mi alvenis apud Royal Albert Hall kun familio (panjo kaj du fratinetoj) kiuj afable decidis min tien akompani por ke mi ne perdiĝu. (Por tiuj kiuj ne sufiĉe konas min, perdiĝo (ĉiusence) estas mia plej granda talento kaj certe iu difina karaktero de mi.)

Post iomete da konfuzado (ekzemple mia plej juna, naŭjaraĝa fratino emis eksplodigi mian dormosakon kaj faris frenezajn sonojn dum mi poŝtelefone parolis), mi renkontiĝis kun Carlos, apud grandega statuo en belega, sunbenita parko.

(more…)

Jarkunveno 2010 – Kurta Rezumo

Wednesday, June 9th, 2010 by Tim

Okazis ĉe la brita kongreso en Llandudno la ĉi-jara jarkunveno de Junularo Esperantista Brita. Kiel estas la kutimo de la junulara sekcio de EAB la kunveno pasis pozitive.

La komitato en sin bonvenis nova membro Rob H, kantisto de la konata rok-grupo “The Automatic”. Tiu alveno de nova juna sango ja estas aparte plaĉe, pro tio, ke la oficistoj de JEB komencas grizi.

Dum du jaroj JEB okazigas sezonajn kunvenojn, ĉiam en malsamaj anguloj de la lando. Pli kaj pli amase partoprenas membroj: De 14 en Londono aŭtune al 22 en Kardifo printempe. En la kunveno oni konfirmis ne nur daŭrigi tiun tradicion, sed ankaŭ provi okazigi aliajn. La unua ideo estas, ke iam antaŭ la venonta BK en Eastbourne okazos tendumadon, kun distraprogramo kiu imitos la popularan koncepton “Drondo”, kiu tiel bone sukcesas ĉe Barlastono. Tiu celas provizi al la Jebanoj okazon ekzerci en parolata Esperanto.

Ankaŭ pridiskutiĝis, ĉu eblus starigi JEB-programon ĉe Ni Festivalu, la evento kiu delonge okazas januare en Barlastono. Malfeliĉe la komuna opinio estis, ke eble tro multekostus, kaj ke la plejparto de Jebanoj povus alveni nur matene sabate, kaj ne je la vendreda komenciĝo, do ŝajne ne okazos iu oficiala JEB-kontribuo. (Ne ŝanĝigos tamen, ke individuaj Jebanoj partoprenos.)

La sola maltrankviliga aspekto de la kunveno estis, ke nur unu novulo proponis sin por la komitato. Pro tio, ke neniu volus kandidati kiel oficistoj Tim, Clare, kaj Mikeo devis resti en siaj postenoj, malgraŭ tio, ke Tim ne plu estas oficiala Jebano pro sia aĝo, kaj ke Mikeo baldaŭ troviĝas en la sama pozicio. (Pro tiu problemo, Tim dum pasintaj jaroj ne estas la prezidanto, ĉar tiu postulas, ke li iel plijuniĝu; anstataŭ, li elektiĝis kiel la honora prezidanto.)

Parolatis gravaj vortoj pri tiu problemo, ke la junaj membroj ŝajne ne pretas kontribui. Bonsorte tio solviĝos: Guy J, restariginto de la Notinghama klubo, baldaŭ revenos de Bjalistoko. Simile laste reaperis en la JEB-forumoj Daniel W, iniciinto de la renovigita JEB en 2006. Fine nova alveninto Amelia C kandidatas por voluntuli en la Centra Oficejo de TEJO dum sia paŭzo inter la lernejaj kaj universitataj jaroj. Tiuj faktoj, kaj ankaŭ la alveno de Rob en la komitaton, pensigas, ke eble nova taŭge juna komitato aperos en la venontaj jaroj.

Anglalingva protokolo troviĝas ĉi tie.

Novjaro En Saarbrueken … Kaj Aliaj Landoj!

Thursday, April 8th, 2010 by thomas

Mia vojaĝo al la Esperanto-aranĝo “Novjara Renkontiĝo / Novjara Internacia Semajno” en Saarbruecken, Germanio preskaŭ ne okazis. Unu semajno antaŭ la ekvojaĝo alvenis novaĵon, ke la dungitoj de la trajnfirmao Eurostar, per kiu mi intencis vojaĝi, intencas striki la tagon de mia vojaĝo. Poste okazis grandaj teĥnikaj problemoj kun la trajnoj mem – kelkaj paneis en la Manika Tunelo, kaj pro tio estis nuligitaj ĉiuj trajnservoj dum preskaŭ unu semajno. Sed feliĉe solviĝis ĉiuj trajnproblemoj, kaj la vojaĝo fakte okazis senprobleme.

Do alvenis mi, kun kelkaj aliaj britoj kunvojaĝantaj, ĉe la ĉefa stacidomo de Saarbruecken vespere je la unua tago de la renkontiĝo, dimanĉo. Terure pluvis, sed ni ĵus maltrafis la autobuson kaj do decidis piediri al la kongresejo – kie ni fine alvenis por trovi la ĥaoson kiu, laŭ raportoj de miaj amikoj, ĉiam troviĝas je la komenco de internaciaj Esperanto-aranĝoj.

(more…)

Ĉu Estas Monstro?

Tuesday, November 17th, 2009 by desideratist
Lastatempe, mi tralegis la JEB forumojn, kaj mi rimarkis interesindan mesaĝ-titolon: “Bonega mirinda donacema propono de mi”.
JEBano, senofta forumparolanto, skribis, ke li estas membro de muzikgrupo “The Automatic (La Aŭtomata)”.  Ne nur tion, sed li afable proponis, ke li aldonus Esperantistojn sur la gastliston por senpaga ĉeesto, se iuj dezirus veni paroli en la internacia lingvo kun li.

Lastatempe, mi tralegis la JEB forumojn, kaj mi rimarkis interesindan mesaĝ-titolon: “Bonega mirinda donacema propono de mi”.

JEBano, senofta forumparolanto, skribis, ke li estas membro de muzikgrupo “The Automatic (La Aŭtomata)”.  Ne nur tion, sed li afable proponis, ke li aldonus Esperantistojn sur la gastliston por senpaga ĉeesto, se iuj dezirus veni paroli en la internacia lingvo kun li.
(more…)

Raporto pri la IJK 2009

Wednesday, August 19th, 2009 by jake

Tim’s note: New JEB member Jake recently went to his first international event, the week-long Internacia Junulara Kongreso. Here’s his report, in which he gives you an idea of what these things are like, and tells how he was dreaming in Esperanto after the second day.

His report is in Esperanto. If visitors aren’t sure about anything, they can feel free to pop by the forums and ask us to explain :)
******

Antaŭ la IJK, mi sentis fortajn emociojn. Mi tre ĝojis ke mi povos uzi Esperanton kaj renkonti aliajn Esperantistojn. Mi sentis min kulpa tamen ke mi devos flugi (ĉar mi ne estis sufiĉe memfida por veturi sole tra Francion al Strasburgo por partopreni en la Karavano de Alekĉjo) pro la ekologia kosto kaj mi timis, ĉu al mi plaĉos la IJK, ĉu la partoprenantoj estos afablaj? Tamen, ĉiukaze, mi decidis ĉeesti kaj estas tre kontenta ke mi ja decidis! (more…)

Internacia Junulara Kongreso 2009

Sunday, July 26th, 2009 by Mikeo

Post 15 jaroj da esperantisteco, mi finfine perdis mian virgecon … ne por tio – malpurmensulo! :P – sed por internaciaj Esperantaj eventoj. Jes … dum la pasinta semajno mi (kun 9 aliaj britoj kaj ĉirkaŭ 400 aliaj partoprenantoj entute) ĉeestis la Internacian Junularon Kongreson (IJK) en Liberec, Ĉeĥio. Kaj kia enkonduko al internaciaj eventoj! :) (more…)

IJK 2010 okazos en Kubo!

Wednesday, April 22nd, 2009 by Radio

El la retejo de TEJO:

La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kun ĝojo anoncas kaj informas, ke ĝi venis al la decido ke la 66-a Internacia Junulara Kongreso IJK okazu en Los Cocos, Santa Cruz del Norte, Kubo.

Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj alvenintaj kandidatiĝoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn.

IJK okazos de la 24a ĝis la 31a de julio 2010, tuj post la UK.

Pliajn informojn pri la 66a IJK la Estraro donos dum la venontaj monatoj.

Write To Your Euro MP!

Thursday, February 12th, 2009 by Tim

Request written by and received from Marteno Miniĥ.
Union Jack
(Esperantlingva versio ĉi-sube)

Hello,

The Committee for Culture and Education (CULT) of the European Parliament is preparing a report about Multilingualism in the EU.

(more…)

NoJEF Petas Petojn ;) ― 2009

Wednesday, October 29th, 2008 by Tim

Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF)

La Fondaĵo NoJEF invitas de junaj esperantistoj malpli aĝaj ol 26 jarojn (je la dato de peto) kaj daŭre loĝantaj en Britio, petojn pri vojaĝpremioj en la financa jaro 2009/10 (aprilo 2009 – marto 2010).

Specife, oni invitas petojn pri:

  • Premioj W F Edwards – por ĉeesti esperantajn eventojn en Britio (ekz. Britan Kongreson, Someran Festivalon);
  • Premioj Harry & Norah Holmes – por ĉeesti la Universalan Kongreson 2009 (en Bjalistoko);
  • Premioj Kons. Dean – por ĉeesti aliajn esperantajn eventojn ekster Britio (ekz. IJK, Internacian Seminarion).

Oni faru petojn ĝis la 1-a de marto 2009, per letero aŭ retletero al la Sekretario (vidu sube).

Tiaj leteroj, en bonforma Esperanto, resumu la personajn detalojn kaj la priesperantan historion de la petanto, motivojn por fari la peton, kaj kiom oni petas (plejofte kotizon, vojaĝ- aŭ/kaj loĝspezojn).

Plua informo haveblas ĉe www.esperanto-gb.org/nojef aŭ de la Sekretario.

David Kelso – Sekretario, NoJEF
davidekelso<ĉe>yahoo.org.uk

Pli pri NoJEF

Beginners’ Course In London

Monday, September 29th, 2008 by Tim

The Londona Esperanto-Klubo, dating back to 1903, runs a weekly get-together.

They’re now opening for business a little bit earlier, specifically to teach beginners prior to each week’s meeting.

The club’s president, David Thornell, will take the classes between 18:00 and 19:00 every Friday, prior to the arrival of the regular members.

The London Club meets at the London Irish Centre, Camden Square.