JEB globe
Hejmo » Events & Entertainment  » Congresses & Meet-Ups (Kongresoj & Renkontig'oj) » Universala Kongreso en Dua Vivo
Universala Kongreso en Dua Vivo [message #5357] Sun, 07 October 2007 22:03 Go to next message
paulr  is currently offline paulr
Messages: 71
Registered: May 2007
Location: Londono, Britio
Saluton Amikoj,

Dua Vivo (angle Second Life) estas virtuala mondo en la interreto (gxi similas al tiel nomataj Grandegaj Plurlundantaj Interretaj Rolludoj, MMPORG sed oni povas agi libere anstatux ludi laux specifaj celoj), kaj Esperantujo estas certe sentebla en tiu mondo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dua_Vivo

Dum tiu cxi semajnfino okazis la inauxgura Universala Kongreso en Dua Vivo.

http://esperantoenmetaversoj.blogspot.com/

Mi cxeestis la lastajn kelkajn horojn de la esperanto-kongreso kaj tre surprizis min ke gxi fakte estis tre prestigxa evento (cxeestis inter aliaj Renato Corsetti) kaj tre bona sperto! Ili faris la kongreson serioze, mi cxeestis du prelegojn bonkvalitajn kaj interesajn (kaj enhave kaj lingve). Mi ne sciis ke nun en Dua Vivo ili havas tre bonkvalitan vocxkomunikadon, do mi vere povis auxskulti la prelegojn kaj ankaux vidi la lumbildojn kaj la avataron de la preleganto kiu tre efikis. Estis suficxe multaj cxeestantoj.

La lastan prelegon kiun mi auxskultis faris Anna Lowenstein (edzino de
Renato Corsetti kaj auxtorino de almenaux unu esperantlingva libro; sxi prelegis
fakte en la Brita Kongreso pri infanaj libroj); gxi temis pri Harry Potter. La prelego mem estis tre interesa kaj aparte kaptis mian atenton ke sxi parolis pri la traduko en esperanton de la unua libro kaj menciis la petskribon pri la eldonado de tiu libro (http://hp-esperanto.com/). Lauxdire oni povus eldoni la tradukon se la esperanto-eldonejo mem pagus.

La 'Esperantujo' kiun la dejxorantoj kreis en Dua Vivo estas tre impona kaj placxa loko, ili vere multe laboris pri gxi. Gxi havas muzeon kaj hotelon kaj kursejon kaj multajn aliajn interesajn aferojn. Oni diris ke ili filmis la prelegojn por ke homoj kiuj maltrafis la kongreson povu ankoraux spekti ilin, mi ne scias ke ili estos haveblaj, eble cxi tie:

http://esperantoenmetaversoj.blogspot.com/

Entute la evento estis tre interesa, mi esperas ke ili refaros gxin.
Re: Universala Kongreso en Dua Vivo [message #5519 is a reply to message #5357 ] Thu, 11 October 2007 14:45 Go to previous message
Tim  is currently offline Tim
Messages: 4260
Registered: August 2006
Location: Leicester

Skribis aĉaĵojn en la retpaĝoj de JEB
The DETRACTOR~!

Dankon pro la raporto, Paŭlo Cute Smile

Mi ne certas ĉu mi perfekte komprenis post legado de la angla kaj E-a vikioj. Do, temas pri interretbazata rolludo, ĉu? Kaj en ĝi, ludantoj devas akiri landon? Kaj multe da Esperantistoj ludas kaj aĉetis landon kune en la ludo, por krei etan Esperantujon?

Ĉiukaze, ŝajnas mira al mi, ke tiom da E-aj ludantoj ĉeestas por povi okazigi kongreson, atnedita eĉ de Renato kaj Anna!

Dankon denove! Wink & Smile
Previous Topic:JEB Somera Renkontiĝo
Next Topic:Official Esperanto Exams: Internacia Seminario
Goto Forum:
  


Current Time: Thu Sep 2 23:00:15 BST 2010

Total time taken to generate the page: 0.03138 seconds
.:: Contact :: Home ::.

Powered By: FUDforum 2.7.7.
Copyright ©2001-2007 FUD Forum Bulletin Board Software

Graphics, Design, & Skin By Tim Owen