La londona JEB-renkontiĝo
Previous
Komisiono pri Adoleska Agado/ Commision for Adolescent Action
Posted Thursday, 27th October 2011 at 7:20pm by Dudu in Event Reports
Ne-oficiale la renkontiĝo komenciĝis jam je la 9a de Septembro vendrede kiam 9 junuloj ĉeestis la kunvenon en la Londona Esperanto-klubo, kie okazis lud-vespero gvidita de Mikaelo. Post la renkontiĝo en la klubo, kiel tradicio de la londonana junularo, ni iris al apuda vegatara manĝejo por la vespermanĝo kaj post tio ni vizitis drinkejon kiu nomiĝas The World’s End (La fino de la mondo) por havi kelkajn pajntojn.
Sabate, kiel tradicio de la JEBanoj, ni renkontiĝis iom post tagmezo en loka Wetherspoons en la kvartalo Holborn. Tiam ĉeestis la samaj 9 junuloj de la antaŭa tago, kaj indas rimarki ke 2 el ili venis de aliaj landoj por ĉeesti la renkontiĝon, Alex de Skotlando kaj Gijom de Francujo. Post kelkaj horoj en la drinkejo, oni sekvis proponon de Marteno kaj ĉiuj iris al pac-manifestacio kie li kantis kune kun sia revolucia ĥoro por protesti kontraŭ armila vend-foiro. Kelkaj JEB-anoj eĉ kuniĝis en la kantado. Post unuhora manifestacio oni revenis al la sama Wetherspoons, kie ni restis ĝis iom antaŭ la 23a horo. Tiam 8 el ni decidis iri por ludi homlupojn al la hejmo de Paul Roberts, kie ni ĉiuj dormis poste.
Dimanĉe, ĉirkaŭ la tagmezo ni iris al apuda Wetherspoons por havi matenmanĝon. Poste 7 el ni iris al Heronsgate, kiu estas vilaĝeto apud Londono, por fondi geokaŝujon omaĝe al Esperanto tie. La geokaŝumado estis la ideo elektita por la daŭrigo de la JEB-renkontiĝo. Ni ankoraǔ ne fondis la geokaŝujon, sed faris kelkajn lokajn esplorojn pridemandante lokulojn; ni vizitis la lokon kie iam estis la Centra Oficejo de UEA, kaj eksciis kie iam estis la presejo Esperanto Printers Ltd. Post kelkhora promenado tra kaj ĉirkaǔ la eta vilaĝo kaj geokaŝumado ni sidiĝis en loka drinkejo, kie kuniĝis al ni la freŝreveninta al Britio Guy Johnston. Post kelkaj pajntoj kelkaj el ni decidis reveni al Londono al alia Wetherspoons por fini la semajnfinon. Ĉirkaŭ la 22a horo ĉiuj disiĝis kaj tio estis la fino de bonega semajnfino en Londono inter agrablaj esperantistoj.