Ni Festivalu
Sunday, January 27th, 2008 by RadioAlveninte malfrue al Ni Festivalu 2007, mi ege esperis alveni ĉe la ĉi-jara evento je pli taŭga horo. Bedauxrinde, malgraŭ la plej bonaj intencoj, mi denove malsukcesis alveni antaŭ la sabata matenmangxo
Audante tion, certa amiko mia diris al mi ke li tute ne miras, ĉar se mi iam havas elekton inter la plej simpla kaj la plej komplika maniero ion fari, mi ĉiam elektas la plej komplikan, por aldoni intereson al la vivo. Tion mi kompreneble disputas; ne estas mia kulpo se de tempo al tempo strangaj aferoj okazas al mi, kaj certe ne estis kulpo mia sabaton ke mi devis trajne veturi de Birmingham al Barlastono tra Leicester kaj Derby. (more…)





